Rutebeuf
LA MALBONAJ AMIKOJ

Malbono sola ja ne venas.
Okazi devis, do nun jenas
ĉio ĉi tio.
Kaj la amika kompanio,
al mi kun tia simpatio
kaj tiom kara?
Mi vidas: estas ĝi tro rara.

Ĉu eb le pro semad' erara:
jen plena manko!
Mistraktis ili min sen danko,
dum Dio min de ĉiu flanko
atak-malbenis:
al mia dom' neniu venis,
mi kredas: ilin vento prenis.
La am' do mortas.
Amikojn tiajn vent' forportas.
Ĉe mia pord' la vento fortas:
forportis ilin.